Giangiacomo Feltrinelli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de junio 1926 en Milano |
Morto | 14-an de marto 1972 (45-jaraĝa) en Segrate |
Mortokialo | Eksplodo |
Tombo | monumenta tombejo de Milano |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1972) Reĝlando Italio (1926–1946) |
Familio | |
Patro | Carlo Feltrinelli (en) |
Edz(in)o | Inge Feltrinelli (en) (1960–1969) |
Infano | Carlo Feltrinelli |
Okupo | |
Okupo | redaktisto eldonisto entreprenisto politikisto |
Giangiacomo FELTRINELLI (Milano, 19-a de junio de 1926 - Segrate, 14-a de marto de 1972), kromnome Osvaldo, estis eldonisto, politikisto kaj aktivulo komunista itala. En 1954 li fondis sukcesan eldonejon Giangiacomo Feltrinelli Editore. Post kelkaj jaroj, jam en 1970, li estis fondinto kaj komandanto de la paramilita grupo Gruppi di Azione Partigiana (Grupoj de Partizana Agado) (GAP).[1][2]La GAP iĝos - laŭ kronologia ordo - la dua terorisma organizaĵo kiu aperis en Italio dum la nomitaj Anni di piombo (Plumbaj jaroj), kvankam neniam atingis la famonivelon aŭ la publikan nacian konon kiujn posedis la famaj Brigate Rosse (Ruĝaj Brigadoj).